Privatecpolitiko de Libraro Ludovika

Versio: 1.0
Laste ŝanĝita: 7 marto 2025
Efektiviĝo: 7 marto 2025

Libraro Ludovika respektas la privatecon de vizitantoj al nia retejo. Ni garantias ke ĉiuj petoj por informoj restos konfidencaj.

Kiel ni uzas la datumoj, kiujn ni kolektas

Kiam ni kreas konton en la biblioteka katalogo, ni uzas la informojn kiujn provizas la membro por plenumi ties petojn pri servoj aŭ informoj. Personaj informoj, kiujn oni provizas al ni, per la uzo de niaj retejoj kaj domajnoj, aŭ per aliaj eksteraj retejoj, estos uzataj nur de la bibliotekisto por plenumi la celon pro kiu ni kolektis ilin aŭ por uzo kongrua kun tiu celo, krom se vi eksplicite konsentas alie.

Libraro Ludovika sendas retpoŝtojn konforme al la kontraŭ-spamaj leĝoj de Kanado kaj Kebekio.

Kiam vi vizitas nian retejon, ĝi sendas al via komputilo unu aŭ pli da kuketoj (tekstaj dosieroj metitaj sur via komputilo) kiuj kolektas informojn por personecigi vian interretan sperton. Ekzemple, se vi kaŝas nian hejmpaĝan standardon, via prefero estas konservita per la uzo de konstanta kuketo. Se vi preferas rifuzi kuketojn, vi povas agordi vian retumilon por bloki ilin.

Niaj servilaj protokoloj aŭtomate kolektas informojn, kiel: via IP-adreso, via retumila tipo kaj la dato kaj horo de via vizito, kio helpas al ni kompreni kiel vizitantoj uzas nian retejon kaj rekonas tendencojn. Ni ne uzas ĉi tiujn datumojn por eltrovi vian identecon krom se necesas fari por policaj celoj.

Kiel ni uzas je Google Analytics

La retejo de Libraro Ludovika uzas je Google Analytics por helpi al ni kompreni kiel vizitantoj uzas la retejon kaj plibonigi niajn retservojn. La ilo uzas kuketojn por kolekti normajn informojn (inkluzive de via IP-adreso) pri la konduto de vizitantoj en anonima formo kaj konservas ĉi tiujn informojn en la serviloj de Google. Kuketoj estas malgrandaj tekstaj dosieroj senditaj al via komputilo kiam via retumilo vizitas retejon. Vi povas legi pli pri kiel Google uzas kuketojn en la angla aŭ en la franca.

Libraro Ludovika ne uzos je Google Analytics por kolekti persone identigeblajn informojn de vizitantoj de nia retejo, kaj ne permesos al iu ajn ekstera partio fari simile. Google uzos la anonimajn informojn kolektitajn por registri vian uzon de la retejo kaj kompili raportojn pri retejo-agado por la bibliotekisto. Pliajn informojn vi povas trovi al la Terms of Service de Google Analytics en la angla aŭ en la franca.

Uzante ĉi tiun retejon, vi konsentas pri la konservado kaj prilaborado de viaj personaj datumoj, fare de Google, laŭ la maniero kaj celoj supre difinitaj. Tamen, vi ankaŭ povas elekti malakcepti kuketojn de Google Analytics elektante la taŭgajn agordojn en via retumilo.

Vi povas ankaŭ forigi viajn datumojn el Google Analytics.

Sekureco

Ni prenas taŭgajn industriajn normajn sekurecajn mezurojn por helpi protekti viajn personajn informojn kontraŭ neaŭtorizita aliro, ŝanĝo aŭ malkaŝo.

Diskonigo de personaj informoj

Ni observas la privatecajn gvidliniojn fiksitajn en la “Loi sur la protection des renseignements personnels dans le secteur privé du Québec.”

Ni ne vendos, luos aŭ alie disponigos la personajn informojn kiujn ni kolektis al eksteraj partioj.

Se vi havas komentojn aŭ demandojn pri ĉi tiu privateca deklaro, bonvolu sciigi al ni.

Datumrespondeco

La respondeculo pri datumoj ĉe la Libraro Ludovika estas:

Martin Morris, 485 rue Guilbault, Longueuil (QC), Kanado, J4H 2V1

Telefonnumero: +1 431 458 6207
Retpoŝto: martinbmorris@gmail.com